Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

E-mentala pikniko en Saksa Svislando

E-MENTALA PIKNIKO EN SAKSA SVISLANDO

la 12-an de oktobro 2013

Kunveno: 9.30 Königstein surperone de la trajnhaltejo. 


Pligrandigi mapon

Promeno el Königstein al Lilienstein.

Dosiero:Lilienstein herbstabend.jpeg

Sur Lilienstein estos granda pikniko!!!

Daŭrigo de la vojo dependos de la fortoj kaj volo de partoprenantoj kaj de vetero.

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago, estas kunveno je la 6.00 en ĉefa praga stacidomo ĉe biletvendejo.

Vojaĝbileto:  Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 1-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 400 Kč. Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE.

Trajnvojaĝo de Prago:

Praha 6. 29 – Děčín 7. 58

Děčín 8. 40 – Bad Schandau 9.08

Bad Schandau  9. 11 Königstein 9.15

Kion kunporti? Bonajn promenŝuojn, bonan humoron kaj kompreneble ion por kontribui al la granda pikniko!!!!

Se estos pluva vetero kaj ne taŭgos promeni en naturo, estos kiel anstataŭa programo vizito de Dresdeno.

Reveno estos laŭ volo de partoprenantoj!

Se vi planas  partopreni, skribu al pismis@volny.cz, por ke ni povu interkonsenti pri la aĉeto de la biletoj!!!!! Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

2013-10-02 je la 16:59

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress