Ĉeĥa Esperanto-Junularo invitas vin partopreni JARon
– Junularan Antaŭkristnaskan Renkontiĝon!!!!!!
Ne hezitu kaj venu sabate la 14-an de decembro 2013 je la 10-a horo al klubejo de Praga Esperanto-klubo en la strato Ve Smečkách 25. Atendas vin promeno tra gravaj lokoj de junularo dum lastaj tridek jaroj, komuna tagmanĝo, postagmeza festo de la 30-a datreveno de ĉeĥa junularo kun torto, ŝaŭmvino, amuza programo kun ludoj, kvizoj, fotoj……..!!!
Kaj ankaŭ venu dimanĉe la 15-an de decembro 2013 festi Zamenhoftagon!!!!! Venu aŭ je la 12-a horo al hejmo de prezidanto de ĈEJ (kiu ne scias, kie li loĝas, demandu!) aŭ je la 13-a horo al memorŝtono ĉe Vyšehrad!
Kompreneble se vi havas hejme ion, per kio vi povus kontribui al la programo – ludo, rakontado, testo, manĝaĵo, trinkaĵo…… kunportu tion!!! Ni montru al la junularo, ke ni ankaŭ ankoraŭ vivas!!!
Komentado ne estas permesita.