Prago ĉi semajne
žtr

La realo en Hukusima

Koncerne la Olimpikojn en 2020  

La 8-an de septembro IOC (Internacia Olimpika Komitato) decidis, ke en 2020 la Olimpikoj kaj Paralimpikoj okazu en Tokio, pro tio efektive okazis la deklaro pere de la japana ĉefministro Abe, ke akvo poluita per radioaktivaj substancoj de la nukleaj centraloj en Fukuŝima estas sub kontrolo. Certe estas ĝojinda afero, ke la Olimpikoj okazos en Japanio en 2020, ĉar pasinttempe ne estas tiaj ĝojigaj novaĵoj en Japanio. Svarmas malbonaj aferoj en la socio sub ekonomia stagno dum ĉirkaŭ dudek “perditaj jaroj”. (Fakte, mi rimarkis, ke en la lasta jaro estis preskaŭ neniu ĝojiga granda novaĵo por la japana popolo krom tiuj en la kampo de sportoj kaj tiu de “la Ĉielarbo de Tokio” [Tokyo Sky Tree]). Tamen multaj personoj scias, ke la aserto de la ĉefministro estas tute mensoga, kaj li parolis nur pri sia espero. La sekvan tagon la kabineta sekretario devis korekti la enhavon de la parolado de la ĉefministro.

 

IN28_FUKUSHIMA_1565170f

 

La fakto estas, ke la akvo poluita de radioaktivaj substancoj de la nukleaj centraloj estas ekster regado. Kvankam Tokia Elektroenergia Kompanio (TOPCO) provizore konstruis 1000 rezervujojn por la poluita akvo.

 

Unue: Ĝis nun ne estas konate, kiel statas la internoj de la reaktordomoj, ĉar la radiada dozo estas tro alta kaj homoj ne povas eniri la reaktordomon.

 

Due: por malvarmigi la bastonojn de nuklea hejtaĵo en la reaktoroj oni devas enverŝi tiom da akvo en la reaktorojn, kiom unu rezervujo por 1000 tunoj da akvo senigita nur de cezio k.a, sed kun alt-densa stroncio dum du kaj duono da tagoj.

Trie: la rezervita poluita akvo likas el la rezervujoj provizore konstruitaj pro la difektaj strukturoj, unuj post la aliaj.

 

Kvare: po 1000 tunoj da subtera akvo tage enfluas la ĉirkaŭan terenon de la reaktordomoj kaj el tiuj, 400 tunoj da akvo fluas en la subteron.

 

Ankaŭ estas pli serioza afero, ke la akvo enverŝita en la reaktoron, kiu supozeble iel rompiĝis, likas kaj atingas la subteran akvon kaj poluas ĝin, kiel montras la monitorado de radioaktivecaj substancoj en putoj, fositaj en la areo ĉirkaŭ la nuklea centralo.

 

Estas konjektite, ke la poluita subtera akvo finfine enfluas la maron. TOPCO komencis konstrui subteran ŝildmuron per plisolidigo de la subtero per kemiaĵoj, sed la ŝildmuro ankoraŭ ne kompletiĝis. Dume la poluita akvo kurbiris preter la ŝildmuro kaj certe fluas en la maron!

La problemo de la subtera akvo estas tre serioza. Antaŭ kelkaj tagoj malkaŝiĝis la fakto, ke en la lasta jaro oni anticipis la problemon de la subtera akvo kaj la plano konstrui subteran ŝildmuron kontraŭ subtera akvo estis proponita al TOPCO, sed pro financaj kialoj ĝi estis malakceptita de la elektroenergia kompanio kaj de tiama respondeculo de la eksa kabineto pri la akcidento de la nuklea centralo de Fukuŝima.

 

 TOPCO kaj la japana registaro ne pensas riskon unue, kaj ĉiam la financo superas eblajn danĝerojn, kio estas certe heredita de la nuna kabineto. Ĉefministro Abe faris vendvojaĝon pri japanaj nukleaj centraloj tutmonde, sub la preteksto, ke la japana teknologio pri nuklea energio estas la plej alta en la mondo. Tute hontinda ago! Ankoraŭ nun 150 000 homoj de Fukuŝima estas devigitaj esti rifuĝintoj. La poluita akvo estas ekster kontrolo. La akcidento de la nuklea centralo en Fukuŝima estas en kriza situacio. La mondo devas ĉiam atente rigardi la aferon kaj postuli al Ĉefministro Abe plenumi tion, kion li promesis en Buenos Aires. Antaŭ ĉio necesas starigi fundamentan principon “neniam polui la maron per radioaktivaj substancoj” kaj kiel la japana registaro utiligi ĉiujn eblajn rimedojn. Facilanima penso de TOPCO “dilui la poluitan akvon kaj fluigi ĝin en la maron” kaŭzis la fuŝajn rimedojn de TOPCO kontraŭ poluita akvo kaj sekvaj akcidentoj. La estro de la Nuklea Reguliga Aŭtoritato ripete diris, ke akvo poluita de nukleaj substancoj, sufiĉe diluita, povus esti forĵetota en la maron, senkonsidere al elimino de tricio. La japana registaro ne volas repreni la deklaron, ke la akcidento de la nuklea centralo de Fukuŝima estas solvita, malgraŭ la kriza stato de la akvo poluita de radioaktivaj substancoj, plimultiĝanta je 400 tunoj ĉiutage. Nun ĉiuj nukleaj centraloj en Japanio ĉesis funkcii pro regula ekzamenado kaj TOPCO kaj la aliaj elektroenergiaj kompanioj klopodas iel refunkciigi siajn nukleajn centralojn per ĉiuj fortoj, dum la plejmulto de la japana popolo deziras nuligi ĉiujn nukleajn centralojn ĉiuokaze, ĉar ni nun uzas neniom da elektro farita de ajna nuklea centralo.

 

Se la japana registaro ne ŝanĝas la nunan politikon, mi timas, ke ankoraŭ en 2020 la problemoj koncerne la akcidenton de la nuklea centralo en Fukuŝima ne estos tute solvitaj kaj oni plue poluigos la maron kaj subteran akvon per radioaktivaj substancoj.

 


Pligrandigi la mapon

Yŭiti Sawaya

2014-02-12 je la 9:35

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress