La 1-an de marto 2014 pli grandiĝis registaro de E-mental´!!! Bonvenon novaj certe laboremaj funkciuloj!!!!
HELENA – MINISTRINO DE KONTROLO DE LONGECO DE PAŜOJ KAJ ĜUSTA PAŜRITMO
STANISLAVA – MINISTRINO DE REGULADO DE NOKTIĜO KAJ TAGIĜO
JINDŘICH -AMBASADORO POR DOMINIKÁLNÍ PASEKY KAJ PROKSIMA ĈIRKAŬAĴO
GRATULON AL ĈIUJ!!!!
Mi tre estimas de tiu cxi titolo.
Nun mi devas multe labori.
Kaj mi esperas, ke cxiuj vi estos kontentaj kun mi.
Via ministrino de kontrolo de longeco de pasxoj kaj gxusta pasxritmo
Danke al mia natura intelegenteco mi estis laŭmerite avancita al Ambasadoro. Do se iu el e-mentalanoj volus aŭ bezonus viaĝi tra Dominikální Paseky, nepre kontaktu min. Se vi sufiĉe subaĉetos min, mi volonte helpos al vi akiri la bezonatan vizon. Sed mi avertas: gardu vin vojaĝi senvize, ĉar la sola ŝoseo estas sen eliro (sakstrato).