Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Revivigu Pragan klubon!!!

Hej homoj, ne dormu! Post jaroj de stagnado ni provu revigligi la klubon – klubon, kiu estas tiom aĝa, ke jam neniu memoras ĝian komencon!

Antaŭ du semajnoj okazis en la klubo balotado kaj estis elektita nova komitato:

Prezidanto: Tomáš Břicháček

Vicprezidanto kaj kasisto: Jiří Mišurec

Membroj de la komitato:

Jiří Patera

Vlasta Pištíková

Pavla Zemanová

Vít Guiglielmo Mišurec

Jan Šebetovský

Laŭ bildo estas evidente, ke la komitato estas plena de energio!

komitato

Do ne permesu, ke la komitato perdu la entuziasmon, venu al la klubo, venigu aliajn interesiĝantojn, informu aliajn pri la klubo! Ne hezitu alporti novajn ideojn, helpu krei programon!

Kunvenoj de la klubo okazos ĉiuĵaŭde de la 17-a ĝis la 19-a horo (krom unu ĵaŭdo monate, kiam la kunveno okazos de la 18-a horo – ĉiam estos frue anoncita, pri kiu ĵaŭdo temas) en la klubejo Ve Smečkách 25 en la centro de Prago. 

La lokon vi ekkonos laŭ nova informilo pri Esperanto en montrofenestro de la klubejo, kiun faris Praga junularo kunlaborante kun E-mental´!

montrofenestro


Pligrandigi la mapon

2014-03-17 je la 18:44

Komentoj

  1. Jindrich 2014-03-17 je 21:48 skribis

    Ĉu la estraro tremetas, ke iu ĉeestus la kunvenojn?

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress