Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Helpu helpi!

Venu kun ni subteni menshandikapulojn

kaj samtempe fari reklamon por

Esperanto!

Kiam? La 18-an de junio 2014 je la 18. 30

Kie? En Prago

Kunvenloko: Havířská 2 – antaŭ ludilvendejo Sparkys

Ni subtenos karitatan kampanjon “Akce cihla”, kiu ekzistas jam dek kvin jarojn! Ĝi helpas al menshandikapuloj integriĝi, ĝi kreas por ili stud- kaj labortrejnadcentrojn.

 

La subtenon oni povas fari pere de aĉeto de briko(j) sur kiuj oni povas desegni aŭ skribi laŭplaĉe kaj poste la brikoj estas enmetitaj en simbolan muron, kiu staras meze de Prago.

Do plano estas aĉeti brikojn kaj krei vorton “Esperanto” – aŭ eble pli da vortoj,  laŭ malavareco de partoprenantoj – kaj enmeti nian vorton en la muron.

Unu briko kostas 150, – kronoj / 6 EUR

cihla

Kion kunporti? Monon! Penikon por desegni, ion por malgranda pikniko post la desegnado, ujon por trinki.

Se via monsituacio ne estas tro bona, ne timu veni almenaŭ por helpi desegni kaj plibonigi la atmosferon!!!!

Se vi hazarde ne povas veni, sed vi volus monhelpi por aĉeti la brikojn, sendu monon al la konto 35-8928170257/0100 – al pago alskribu vorton Briko. Por sendi monon de eksterlando, uzu konton: iban: DE36 2011 0022 3015 3560 74  bic: PBNKDEFF

 

2014-06-05 je la 14:20

Komentoj

  1. Jindrich 2014-06-05 je 21:46 skribis

    Ambasadoro de Dominikální Paseky certe venos !

  2. Vlasta 2014-06-06 je 7:49 skribis

    Bonega decido!!! 🙂

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 24-an de aprilo 2024 Temo: KRUDAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress