Dum la 25-a Internacia Junulara Semajno en Hungario okazis grava futbala matĉo inter loka teamo kaj la plej bonaj futbalistoj de multaj landoj, kiuj ĝuste partoprenis la IJS-on!!!
Honoro por E-mental´estas, ke ĝi povis fariĝi sponzoro de tiu ĉi bonega teamo!!!!
Kaj kia estis la matĉo? Brila, bela, rapida, plena de surprizoj!!!! Kaj la golo, kiun nia grupo sukcesis doni, estis famoza, eleganta, unika!!!
Rigardu, kiom senfortaj estis post la matĉo kotraŭuloj, rigardu, kiel ili devis subteni unu la alian….
Sed niaj ludantoj estis eĉ post la elĉerpiga matĉo senĉese plenaj de fortoj, plenaj de entuziazmo!!!!
Gratulon pro bonega laboro!!!
Dankon al ĉiuj ludantoj!!!!
E-mental´fieras, ke ĝi povis fariĝi sponzoro de la plej bona teamo!
Rigardi la matĉon estis grandega plezuro! Dankon al ĉiuj ludantoj, la sponzoro <3 kaj la kontraŭa teamo! Ĝuu la matĉon kiel E-mental'!