Kun ĝojo ni povas anonci, ke E-mental´ havas novan ambasadoron – ambasadoron por Meksikio!
La nova ambasadoro kun ĝojo akceptis la postenon kun ĉiuj promesoj, kiujn li promesis eĉ ne sciante pri tio.
La nomuma ceremonio okazis laŭ validaj reguloj kaj ĉiuj partoprenantoj kun ĝojo bonvenigis la novan membron en E-mentalan registaron.
La ambasadoro post semajnoj en Prago revenas al Meksikio trans kelke da lokoj de la mondo, kie li certe bone reprezentos E-mentalon.
Li estis akompanata al flughaveno laŭ ambasadoraj meritoj.
Bonan vojaĝon, kara ambasadoro, kaj baldaŭ revenu al Prago!
Walter je devas reveni ! Laŭ validaj internaciaj reguloj ĉiu ambasadoro devas – post sia nomumigo – almenaŭ unu fojon dum sia vivo reveni kaj raporti pri la plenumado de siaj devoj !