Antaŭkristnaska kolbasumado
en Saksio
La 6-an de decembro 2014
F R E I T A L
Kunvenloko: Stacidomo Freital-Potschappel ĉe biletvendejo je la 10.15. Aŭ vi povas envagoniĝi iun sube menciitan trajnon.
Konciza programo:
Trarigardo de la urbo Freital
Vizito de Mineja muzeo aŭ de Kastelo en Freital
Antaŭkristnaska merkato en Freital (kun la kolbasumado 🙂 )
Antaŭkristnaska merkato en Dresdeno (kun la kolbasumado 🙂 )
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago, estas kunveno je la 6.00 en ĉefa praga stacidomo ĉe biletvendejo.
Vojaĝbileto: Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 2-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 400 Kč. Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE.
Trajnvojaĝo de Prago:
Praha 6. 29 – Děčín 7. 58
Děčín 8. 40 – Freital-Potschappel – 10.14 (trans Bad Schandau kaj Dresden)
Aliĝu aŭ pli da informoj petu: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Komentado ne estas permesita.