Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Monumento renovigita!!!!

Membroj de E-mental´kaj Praga Esperanto-klubo kunvenis la 23-an de novembro 2014 ĉe Esperanto-memorŝtono en Prago kun celo renovigi la monumenton. Plano estis purigi la ŝtonon kaj precipe rekolorigi literojn, kiuj post la jaroj fariĝis tiom helaj, ke ili preskaŭ ne estis legeblaj.

 

Ĉiuj laboristoj laboris precize, sperte, diligente kaj precipe kun granda ĝojo!

pweVzD

Kaj la rezulto estis vere bonega! La laboristoj mem sincere laŭdis unu la alian kaj la pretan laboron!

ambau

Koran dankon al ĉiuj diligentaj partoprenantoj:

Fama pentristo (kiu tutan laboron gvidis)

Membroj de KEP

Membroj de E-mental´

Ministro de financoj kaj aliaj trompoj

Ministro de pasinteco kaj estonteco

Ministro de rajto kaj senrajteco

Reprezentanto de ĉeĥa ministerio pri justico

Reprezentanto de ĉeĥa fervojo

Reprezentanto de Ĉeĥa kamero de konstruistoj

kaj pluaj aliaj

 

P (92f)

P (164)

2014-11-24 je la 11:56

Komentoj

  1. Jirka 2014-11-24 je 12:17 skribis

    Ankaŭ mi volis veni helpi.
    Sed se mi vidas kiom da helpantoj venis … certe miaj manoj nur malhelpus laboron de aliaj!!!!!

  2. Vlasta 2014-11-24 je 13:01 skribis

    Sed ja antaŭe vi ne sciis, kiom da homoj venos, do vi povis riski ke restos por vi iom da laboro 🙂

  3. Andrea Zlatá 2014-11-24 je 14:49 skribis

    Belega sxtono !!

  4. Jindrich 2014-11-24 je 16:36 skribis

    Gratulon! Kaj ŝajnas al mi, ke la grupo de e-mentalanoj mirakle multobliĝas … 🙂

  5. Jirka 2014-11-26 je 10:39 skribis

    Domaĝe, ke ne venis ankaŭ Dyktatorino (almenaŭ en listo de partoprenantoj mi ne trovis ŝin) – estus ankoraŭ pli da homoj!!!!

  6. Vlasta 2014-11-26 je 10:43 skribis

    Ŝi estas pigra 😀

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress