Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Kia estis E-mentala Kristnasko?

 E-mentala Kristnasko ankaŭ ĉi jare okazis en Prago.  Partoprenis pli ol tridek personoj kaj kvankam la aranĝo estis plena de surprizoj, ĉiuj revenis bonorde hejmen!

Vendrede vespere venis preskaŭ sankta Nikolao kun preskaŭ vera diablo, kiuj pridonacis infanojn. Iom estas dubinde, ĉu la donacojn ne meritas pli la veninta duopo ol la infanoj mem.

mikul

Kiam foriris la duopo ĉiuj diligente ornamis mielkukojn….

perník

Sabata urboludo – dudek diligentaj partoprenantoj, amaso da malfacilaj taskoj, kiuj bezonas veran kuraĝon, lertecon kaj precipe senson por humoro.

hra-gif

La Kristnaska vespero – kantado, kristnaska rakontado, komuna solena vespermanĝo, tranĉado de pomo (jes, denove en ĝi estis steleto kaj do ni ĉiuj venontjare bonfartos) kaj poste donacoj, donacoj, donacoj…….kompreneble altvaloraj!

vánoce

Komuna foto ne povas ja manki!

vši..

Dimanĉa ekskurso, pertrajne al Petrov kaj perpiede al Davle…..

eksk

Kaj kelke da stultaĵoj surponte….

most1

Tia estis nia Kristnasko! Kaj kia estas via?

2014-12-03 je la 12:42

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress