Antaŭlokŝumada vespero
19. 12. 2014
Prago
Ĉu vi planas partopreni “Grandan lokŝumadon en Bratislavo” kaj dumvoje al la kunveno vi haltos en Prago? Aŭ vi simple volas renkonti Esperantistojn en Prago? Do jen bona ŝanco!
Kio okazos: unue ni kunvenos je la 18.30 ĉe Květenka (por ricevi adreson skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz ), ni manĝetos kaj babiletos kaj poste ni ekos al la urbocentro por admiri kristnaskan arbon kaj por ĝui antaŭkristnaskan merkaton. Fine ni povas sidiĝi en kafejo, teejo, bierejo por varmiĝi kaj babili.
Komentado ne estas permesita.