Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
75210214_2695364770485246_4417234445002604544_n
Ne malridu!
fung
E-mental’ ĉe socialaj retoj

BESTĜARDENO 2015

BESTĜARDENO 2015

27. 2. – 1. 3. 2015

PRAGO

TRADICIA ADOPTOFESTO EN PRAGA BESTĜARDENO KUN GRANDA UNUBUŜAĴA KONKURSO

0bpVrs

VENDREDO LA 27-AN DE FEBRUARO 2015

PROMENO NE OKAZOS

 

SABATO LA 28-AN DE FEBRUARO 2015

11. 00 – KUNVENO ANTAŬ PRAGA BESTĜARDENO

11. 10 – LOTUMADO DE LIBERAJ BILETOJ POR LA BONULOJ, KIUJ MONSUBTENIS EMIČKA. AĈETO DE BILETOJ POR TIUJ,  KIUJ NE GAJNIS LA BILETON AŬ NE PARTOPRENIS LA LOTUMADON

11. 20 – ENIRO EN BESTĜARDENON

11. 30 – KOMUNA FOTADO MALANTAŬ LA ENIREJO

12. 30 – KUNVENO SUR “PIKNIKA LOKO” (TIU, KIU ESTAS NOVA, SEKVU IUN “SPERTULON”)
12. 30 – 13. 00 PREPARO DE KONTRIBUAĴOJ POR LA KONKURSO PRI LA PLEJ BONA UNUBUŜAĴO

13. 00 – TOSTADO KAJ  KOMENCO DE LA KONKURSO

POST LA KONKURSO “PORKA TORTO”,  GUSTUMADO DE GROGO EL “GRIOTKA”, TRANSDONO DE PREMIOJ POR LA PLEJ BONAJ UNUBUŜAĴFARANTOJ

LIBERA TRARIGARDO DE LA BESTĜARDENO

17. 00 – KOMUNA VESPERMANĜO – RESTORACIO “Hostinec Na Výtoni” (Rašínovo nábřeží 412/30)

 Podskalska-celnice

DIMANĈO LA 1-AN DE MARTO 2014

EKSKURSO AL KASTELO CTĚNICE EKSPOZICIO “SUKERAĴISTOJ KAJ SUKERAĴEJOJ”

KUNVENO: 10.15 EN SUBIREJO DE METROO LETŇANY 

PER BUSO 302 AL HALTEJO CTĚNICE  (DE LETŇANY SUFIĈAS 24KRONA BILETO)

……………………………………………………………………………………….

1. Ne forgesu prepari kaj kunporti kontribuaĵojn por la “unubuŝaĵa konkurso”!!! valoraj premioj atendas vin!

2. Kunportu al bestĝardeno trinkujon por tostado kaj por varma “griottrinkaĵo”!!!!

3.  Se eblas, kunportu al bestĝardeno termobotelon kun varmega akvo.

4. Ne hezitu kunporti al bestĝardeno ŝaŭmvinon por tosti!

5.  Loĝigo ne estas prizorgata, sed vi povas provi kontakti nin (e-mentalprago(ĉe)seznam.cz) kaj eble ni sukcesos trovi modestan loĝigon en propra dormosako ĉe iu membro.

6. Kiel atingi restoracion “Podskalská celnice na Výtoni”? De bestĝardeno per buso 112 al haltejo Trojská. Poste per tramo rekte al haltejo Výtoň.  Por la vojaĝo sufiĉas 24krona bileto.

7. Se vi havas iujn demandojn –  skribu, telefonu!!!!!

12. 1. 2015 je la 13:46

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
Pro la koronaviruso regulaj merkredaj kunvenoj nuntempe ne okazas.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress