Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Helpu helpi 2015

Venu kun ni jam la duan fojon subteni menshandikapulojn

kaj samtempe fari reklamon por

Esperanto!

wyiGcK

Pasintjare ni sukcesis havigi monon por 21 brikoj kaj dank´al tio povis meze de Prago esti dum pli ol unu monato de malproksime videbla vorto ESPERANTO. Krome de tri pluaj flankoj estis ankaŭ videblaj malpli grandaj skribaĵoj ESPERANTO.

ĈU ANKAŬ ĈI JARE NI ESTOS  SAMSUKCESAJ?

AŬ EBLE PLI SUKCESAJ?

DO ANKAŬ VI HELPU HELPI!

“Projekto BRIKO” (ĉeĥe “Akce cihla”), ekzistas jam dek ses jarojn. Ĝi sukcese helpas al menshandikapuloj integriĝi, ĝi kreas por ili stud- kaj labortrejnadcentrojn.


La subtenon eblas fari pere de aĉeto de briko(j), sur kiuj oni povas desegni aŭ skribi laŭplaĉe kaj poste la brikoj estas enmetitaj en simbolan muron, kiu staras ĝuste en tre vigla parto de Prago, kie kaj enlandanoj kaj eksterlandaj turistoj multnombre promenadas.

 

Kiam okazos la aranĝo?

La 17-an de junio 2015 je la 18. 30

Kunvenloko: Prago, Havířská 2 – antaŭ ludilvendejo Sparkys

 

Kion kunporti? Entuziasmon, ĝojon, kaj monon Kaj eble ion por malgranda pikniko post la desegnado.

Unu briko kostas 150, – kronoj / 6 EUR

Se via monsituacio ne estas tro bona, ne timu veni almenaŭ por helpi desegni kaj plibonigi la etoson!!!!

Se vi hazarde ne povas veni, sed vi volus monhelpi por aĉeti la brikojn, vi povas sendi la monon al la konto 35-8928170257/0100 – al pago alskribu vorton Briko kaj vian nomon (se vi ne volas estis sekreta donacanto). Por sendi monon de eksterlando, uzu konton: iban: DE36 2011 0022 3015 3560 74  bic: PBNKDEFF. Aŭ vi povas skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz por interkonsenti, kiel transdoni la kontribuaĵon.

2015-05-28 je la 17:40

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress