Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
75210214_2695364770485246_4417234445002604544_n
Ne malridu!
fung
E-mental’ ĉe socialaj retoj

AntaŭIJS 2015

AntaŭIJS 2015

de la 7-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2015

Prago

prazsky-hrad-v-noci

Ĉu vi planas partpreni IJS en Hungario kaj vi veturos  tien tra Ĉeĥio?  Haltu en Prago kaj travivu semajnfinon kun ni! Aŭ vi ne planas partopreni IJS, sed vi volas travivi iom da tempo kun esperantistoj? Do ankaŭ vi venu!

Ni kune  vizitos miraklan lokon “Granda Ameriko” apud Prago, “Postrikoltan feston” en kastelo Veltrusy, ni babilos, ludos, manĝos…..

Programo:

Vendredo la 7-an de aŭgusto 2015

18. 30 – Ĉe Květenka kaj Stáník (se vi ne konas la adreson, petu je pismis@volny.cz)

Temo: UNUA HELPO

Sabato la 8-an de aŭgusto 2015

9. 45 kunveno antaŭ biletvendejo de praga ĉefa stacidomo.

10.19. odjezd al Karlštějn.

10.59 alveturo al Karlštejn

Perpiede al Granda Ameriko

Reveno laŭ vetero kaj interkonsento.velka_amerika-22c

Granda Ameriko

Dimanĉo la 9-an de aŭgusto 2015

9.15 – kunveno ĉe biletvendejo de stacidomo “Masarykovo nádraží”

9.40 pertrajne al Nelahozeves

Perpiede al kastelo Veltrusy (2,5 km)

En la kastelo vizito de Postrikolta festo , tagmanĝo en loka restoracio, kafumado…..

Reveno laŭ vetero kaj interkonsento.

veltrusy

Kastelo Veltrusy

——————————————————————–

Loĝigo: Por modestuloj en propra dormosako ĉe lokaj esperantistoj. La lokoj estas limigitaj, do ne hezitu aliĝi plejeble frue!!!

Aliĝilon sendu aŭ informojn petu: pismis@volny.cz

14. 5. 2015 je la 14:11

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
Pro la koronaviruso regulaj merkredaj kunvenoj nuntempe ne okazas.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress