Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
surikataaaaa
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Ŝerckeksorenkontiĝeto

3-a Ŝerckeksorenkontiĝeto
de la 4-a ĝis la 6-a de septembro 2015
Dresdeno
drazdany
Ambasadoro por Dresden kaj ĉirkaŭaĵo Thomas
invitas nin
ĝui semajnfinon en bela Dresdeno kaj ĉirkaŭĵo!
Planata programo:
Vendrede:
* vespere: vizito de urbocentro kaj bela drinkejo
Sabate:
* forveturo al Radebeul-Weintraube je 9:30 de Dresden Hbf (trajno S1->Meißen)
* alveno je 9:47
* pieda ekskurso al la vinmonta ŝtuparego – sportemuloj ripetas grimpi kaj malgrimpi ĝin kelkdekfoje – tiel nomata “Treppenlauf” 😉
* ripozo sur la pinto de la vinmonto kun bela pejzaĝo, laŭvole tagmanĝo en la Spitzhaus, kiu ofertas belan bieroĝardenon
* pluveturo laŭ la plej longa tramlinio de Dresdeno – linio 4 – je 13:32 al Weinböhla, Rathausstraße (finhaltejo)
* alveno je 13:59
* trarigardo de la urbeto Weinböhla kaj de la okazanta vinofesto
* laŭ interkonsento reveno al Dresdeno
* se estos ankoraŭ sufiĉe frue, ni povos ankoraŭ veturi al la Elbaj Kasteloj kaj ĝui elrigardon, kolbason kaj bieron tie. Se estos jam malfrue, ni povos anstataŭe viziti pli proksiman bieroĝardenon ĉe la Elbo.
WeinböhlaWeinböhla
Dimanĉe:
* antaŭtagmeze vizito de “Alta Ŝtono” en sudo de Dresdeno – tiel nomata “Malgranda Saksa Svislando”
* tagmanĝo
* kafumado en urbocentro
turo
Alta Ŝtono
Loĝigo:
Modestuloj povas loĝi ĉe loka esperantisto. Lokoj estas limigitaj!!!
Aliĝilojn sendu al: thowinkler(ĉe)gmail(punkto)com.
2015-08-21 je la 14:47

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 14-an de decembro 2023 Temo: ZAMENHOFTAGO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress