Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
75210214_2695364770485246_4417234445002604544_n
Ne malridu!
fung
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Kristnasko 2015

KRISTNASKO 2015

PRAGO

de la 27-a ĝis la 29-a de novembro 2015

IMG_7830

Vendredo la 27-an de novembro 2015

18.30 NIKOLAA VESPERO – ĉe Květenka kaj Stáník (se vi ne konas la adreson, petu ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz  )

Sabato la 28-an de novembro 2015

KUNVENO JE LA 10. 00 – RESTORACIO TRIO – Velešínská 341, PRAHA 9

kristnaskoo

10.30 KOMENCO DE URBA LUDO

POST FINO DE LA LUDO:

PREPARADO DE KRISTANASKA VESPERO – KRISTNASKA VESPERO  – SOLENA VESPERMANĜO, KANTOJ, DONACOJ, TRANĈADO DE POMO….

Dimanĉo la 29-an de novembro 2015

TABLOTENISA TURNIRO –  KUNVENO 10.00 – CUKERAĴEJO “NEDĚLNÍ CUKRÁRNA”  ( Vítězné náměstí 3, Praha 6)

CUKR

VÍTĚZ

ADRESO DE LA LUDEJO: ČVUT – Pod Juliskou4, Praha 6

11.00 – KOMENCO DE TABLOTENISA TURNIRO

—————————————————-

1. POR NIKOLAA VESPERO VI POVAS KUNPORU IOM DA BONGUSTAĴOJ POR  DONACIGI INFANOJN.

2. POR LUDO NE FORGESU KUNPORTI:

– FOTILON (KUNPORTU “ŜNURON” POR LIGI ĜIN KUN KOMPUTILO)

– ESPERANTAĴOJN (FLAGETOJN, ESPERANTO BILDOJN, VERDAJN STELOJN)

– KOLTUKON

– DU TRAMBILETOJN (2x  po 32 KRONOJ – AŬ UN TUTTAGAN)

-BANKOSTUMON – DEVIGEGE!!!!!! (DUPARTAN!!! )  (KIU NE HAVOS BANKOSTUMON, TIES GRUPO PERDOS POENTOJN!!!! )

-BEZONAĴOJN POR NAĜADO – AERNAĜHELPILOJN, SAVVEŜTON…

-PLUVOMBRELON, PLUVJAKON

(NE DEVIGE KUNPORTU: KOMPASON, MAPON DE LA MONDO, MANĜAĴON POR TRI TAGOJ, AKVON POR KVIN TAGOJ, KONFIRMILON DE SANASEKURO, TESTAMENTON)

 

3. POR KRISTNASKA VESPERO KUNPORTU:

– ORNAMAĴON POR ARBETO

–  KRISTNASKAN MANĜAĴON

– DONACOJN POR TIUJ, KIUJN VI VOLAS DONACIGI (SE VI VOLAS, VI POVAS ANKAŬ PREPARI DONACETON POR LA POSEDANTO DE LA RESTORACIO)

4. POR KRISTNASKA TAGO CERTE NE KUNPORTU TRINKAĴOJN !!!! (KROM TIO, KION VI VOLAS TRINKI DUM LA LUDO) ĈAR  LA KRISTNASKO ESTAS EN RESTORACIO,  NI KLOPODOS TRINKI, TRINKI, TRINKI, TRINKI, TRINKI…..!!!!!!!!!!! (BONVOLU NE MENDI TEON EN DUONLITRAJN UJOJN!!! :-) )

5. DUM KRISTNASKA VESPERO MI KIEL ĈIAM KOLEKTOS MONON POR NIA KAREGA PORKETO EMIČKA, DO NE FORGESU KUNPORTI PLENAN MONUJON!!!!

6. POR TABLOTENISO: 

ŜUOJN, KIUJ NE MALPURIGOS PLANKON

SE EBLAS, TABLOTENISAN RAKEDON.

 

Pli detalaj informoj baldaŭ aperos!

Aliĝilojn sendu kaj respondojn je viaj demandoj petu: pismis@volny.cz

Se vi bezonas loĝigon, skribu al la sama adreso por interkonsenti pri modesta dormloko ĉe lokaj esperantistoj!

21. 8. 2015 je la 17:18

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
Pro la koronaviruso regulaj merkredaj kunvenoj nuntempe ne okazas.
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress