Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Viando

V I A N D O

21. – 23. 6. 2013

Chotýčany

Programo

 vendredo la 21an:

vespere iam posttagmeze alveno / aliro / alflugo – la akceptejo  estas malfermita ĉirkaŭ de 17a aŭ de 18a horo ĝis tiam, kiam ĉiuj aliĝuloj venos

 

konkurso de hejme preparitaj bongustaĵoj; oni preferas rostaĵon finfaritan surloke, sed kompreneble juĝkomisio akceptas kio ajn manĝeblan escepte GRILON (rigardu vortaron je tiu vorto – similajn vortojn oni nomas „falsaj amikoj“)

 

partopreno en konkurso estas kompreneble libervola, sed Diktatorino petis min fari kruceton je ĉiu nomo en listo de ĉeestuloj, kiuj ne partoprenos; do bonvolu libervole decidi kaj aliĝi – gajninto certe povas jam nun antaŭĝoji premion, kiun li/ŝi/ĝi ricevos de Diktatorino!!!

 

sabato la 22an:

matena gimnastado sub gvido de Diktatorino – ĉirkaŭ 11a horo aŭ pli malfrue

tuj post gimnastado povas tiuj, kiuj alportis por si matenmanĝon, matenmanĝi

 

 GRANDA LUDO – detalaĵoj estas tiom sekretaj, ke eĉ ni kiel organizantoj scias ĝis nun nenion pli precizan. Sed dank‘ al troja ĉevalo ni spionadis kaj almenaŭ kelkaj konsiloj:

 prenu kune:

–          ariadnan fadenon

–          moneron por Karono (Ĥarono) – ni akceptas eĉ monbiletojn, ni ne akceptas ĉekojn

–          materialon por flugiloj de Ikaro

–          purigilojn kaj laborveston por ordigi stalon de Aŭgio

–          pomon por Pariso (Pomo de la malakordo)

–          barelon de Diogeno

–          humuron

 legu (kune aŭ malkune):

 –          Asterikson (ĉiujn volumojn)

 –          nomaron de ĉiuj grekaj kaj romianaj dioj kaj de ilia parencaro, iliajn ĥarakterizojn inkl. iliajn gustojn kaj grandojn de ŝuoj

 –          Antikvajn grekajn mitojn kaj legendojn de Ed.Petiška (ĉeĥe)

 –          Antikvajn romianajn mitojn kaj legendojn de J.Tomeček (ankoraŭ neeldonita, sed certe estos bestselero!!)

 –          vortaron de lingvo „giberiŝ“

 daŭro de programo ni supozas post dek jaroj, kiam vi revenos el Troja milito

 

posttagmeze lernado – kurso por ĉiuj niveloj kaj ĉiuj nacioj sub gvido de Gűnter, li instruos laŭ fama Gu-metodo

kiu estos pigra por lernado, preparos vesperan fajron kaj rostadon

 

antaŭvespere – teatraĵon – ĉiuj ludos por ĉiuj!! Informojn surloke.

 

anonco de rezulto de GRANDA LUDO,

 

dezirado al naskiĝintoj

 

Menad-agado (por grekoj) kaj Bakĥanali-agado (por romianoj) ĝis

mateno (aŭ ĝis kiam ni iros dormi)

 

dimanĉo la 23an:

vekiĝo sen matena gimnastado, finmanĝado de restaĵoj, ordigado, …

se estos tempo, lernantoj kaj instruisto, povas daŭri la kurso laŭ Gu-metodo

 

Ministro de suno, pluvo kaj ventoj

zzzzzzzzzz

2013-05-10 je la 7:32

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress