La 5-an de oktobro 2025 finiĝis unumonata virtuala konkurso “Kuro por Paraple”, kiun ankaŭ aktive partoprenis teamo ESPERANTO, kiu ĉi jare havis 24 membrojn.
Kvankam ĉi jare la organizantoj de la evento iom ĥaosis, la konkursantoj ne perdis entuziazmon kaj diligente kolektis kilometrojn. Dank’ al tio la teamo ESPERANTO sukcesis esti la naŭa el pli ol sepdek teamoj.
Krom la teama konkurso oni konkursis ankaŭ kiel unuopuloj en diversaj kategorioj. Tri membroj de la teamo ESPERANTO estis tre sukcesaj.
La unua piediranta viro estis David Breyer, kiu sukcesis dum la monato kolekti 716,9 km.
La dua piediranto estis Martin Vávra, kiu kolektis 528,6 km.
La 3-a plej bona konkursanto en la kategorio “malgrandaj radoj” estis Josef Klačík, kiu sukcesis skuti 260,1 km.
Gratulon kaj al tri gajnintoj kaj ankaŭ la tuta teamo ESPERANTO.
Komentado ne estas permesita.