Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
op
Ne malridu!
nazkataro (2)
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Ludu kun ni! 5

Ludu kun ni! 5

La 22-an aŭgusto 2026

Benešov 

La kvina evento de la serio “Ludu kun ni!”, dum kiuj membroj de la klubo E-mental’ kunvenos kun lokaj esperantistoj kaj kune ili ĝuos ludojn, promenon, tagmanĝon, kafumadon kaj ankaŭ jam la duan jaron de la Granda turniro en finnlandaj kegloj. 

Kunveno: 10.00 stacidomo Benešov u Prahy ĉe biletvendejo

Programo estas planata

10.30 – Minigolfo – Adventure golf Benešov 

12.30 Tagmanĝo – restoracio Gateway Of India  (Masarykovo nám. 225,  Benešov)

Post la tagmanĝo Finnlandaj kegloj  – turniro de E-mental’ kontraŭ lokuloj

Post la turniro vizito de kafejo Čas na kávu  (Karla Nového 2363, Benešov)

Fino laŭ vetero kaj interkonsento de partoprenantoj.

 

Se vi planas partopreni, bonvolu skribi al

e-mentalprago(ĉe)seznam.cz ,

por ke ni sciu, por kiom da homoj serĉi restoracion kaj kafejon. Al homoj, kiuj ne aliĝos oni ne povas certigi lokon.

Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, voku aŭ skribu al +420 605 449 502.

Laŭ vetero povas esti la programo iom ŝanĝita.

Bonvolu kunporti skribilon.


Partoprenantoj de E-mental’ povas kunveturi sabate 22. 8. 2026 per trajno:

Prago 8:51 – Benešov 9:53

Kunveno estas en la praga ĉefstacidomo je la 8:30 ĉe biletvendejo. 

2026-05-27 je la 16:47

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 4-an de novembro 2026 Temo: "BAPTO" DE LIBRO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental ★ Bazigita sur WordPress