Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Sukcesa HELPU HELPI 2018

La 27-an de majo 2018 okazis jam la kvina aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas konstrui labortrejnadcentron por handikapuloj, kiu kreskas rande de Prago.

Ni kolektis monon por 37 brikoj!

La aĉetitaj brikoj estis ornamitaj per Esperanto-tekstoj…

 …kaj enmetitaj en simbolan muron, kiu staras meze de Prago, en la strato, kie ĉiutage trairas amasoj da turistoj, kiuj admiras la muron kaj fotas ĝin. Kun la muro ili nun ankaŭ fotas  niajn Esperanto-brikojn, kaj do oni povos vidi Esperanton en diversaj mondopartoj.

Grandan dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj helpis surloke…

…kaj apartan dankon al eksterpragaj kaj eksterlandaj bonkoruloj, kiuj ne hezitis sendi monon!!!

 

 

2018-05-28 je la 15:12

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 24-an de aprilo 2024 Temo: KRUDAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress