Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
170433777_10157484724962581_8872729727656328946_n
Ne malridu!
b4bb0a466bb8b1c62fcf4513fe3840cc
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Vindotukoj

Dum E-mentala Kristnasko, kiu okazis de la 1-a ĝis la 2-a de decembro 2018, partoprenintoj ne nur amuziĝis.

Dum urboludo, kiu jam tradicie estas parto de la festa renkontiĝo, partoprenintoj ricevis taskon aĉeti vindotukojn por du knabinoj – Eva kaj Anabel – kies sorto ĝis nun ne estis tro feliĉa. Unu vivas kun panjo, kiu estas en tre malfacila vivsituacio, unu havas gravajn sanproblemojn.

Ĉiuj partoprenintoj de la urboludo senhezite plenumis la taskon kaj dank´al tio ricevos la knabinoj dum kristnaska kunveno, kiun organizas karitata organizo “Zajíček na koni”, vindotukojn por kelke da semajnoj.

5. 12. 2018 je la 18:22

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 14-an de aprilo 2021 je la 18.30 - retkunveno. Temo: MONARKIO Por partopreni, petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress