Dum 25 tagoj – de la 1-a ĝis la 25-a de majo 2023 – 39 esperantistoj aktive partopenis karitatan konkurson “Moviĝante por Paraple” por subteni korphandikapulojn. Ili diligente marŝis, biciklis, kuris… kaj fine ili komune atingis 7468.854 km.
Ne sufiĉis tio por la unua loko, sed esti la sesa el 312 teamoj estas bonega.
Unuopaj partoprenantoj estis tre sukcesaj kaj eĉ ses el ili finis en la unua deko.
La plej bona estis Martin Vávra, kiu estis dua piedmarŝanto. Li sukcesis kolekti 582,2 km kaj antaŭigi pluajn 93 piedmarŝantojn.
Gratulon al Martin!
Kaj gratulon al ĉiuj partoprenantoj!
Komentado ne estas permesita.