Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Virtuala kuro por “Paraple”

La 20-an de majo 2024 finiĝis jam la kvara karitata konkursa evento Virtuala kuro por “Paraple”.

La konkurson partoprenis 1254 homoj kaj 65 teamoj. Jam tradicie aliĝis al la konkurso teamo ESPERANTO, kiu ĉi jare havis 54 membrojn el 10 landoj. Dum dudek tagoj partoprenintoj diligente kuris, biciklis, marŝis…. kaj sukcesis kolekti 6244 kilometrojn! Dank’ al tio la teamo fariĝis la 5-a plej bona!

La teamo ESPERANTO fieras pro la plej bona piedmarŝanto de la tuta konkurso. Li estas Martin Vávra el Prago, kiu sukcesis marŝi dum la konkurso 627 km. Li estis publike premiita dum la evento Kuro por “Paraple”, kiu okazis sabate la 25-an de majo 2024 en Prago.

 

Grandan sukceson havis ankaŭ Josef Kalčík, kiu rulsketante kolektis 512 km. Tiel li fariĝis la tria plej sukcesa en la kategorio.

 

Pluaj bravuloj de la teamo estas:

Jiří Mišurec – la 7-a loko – piedirado/viroj

Magdalena Golden – la 8-a loko – marŝado kun hundo/virinoj

Ivo Miesen – la 8-a loko – biciklado/viroj

Miroslava Šavelová- la 10-a loko – piedirado/virinoj

Hanna – la 10 loko – biciklado/virinoj

 

Gratulon al ĉiuj membroj, kiuj per diligenta sportumado helpis al la sukceso de la tuta teamo. Dankon al ĉiuj subtenantoj!

Ni esperas, ke venontjare la teamo estos pli granda kaj ni havos pli grandan ŝancon atingi la unuan lokon!

2024-05-26 je la 17:56

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress