Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

11-a BIERo

11-a BIERo

Brila Internacia Esperanto Renkontiĝo
NÁCHOD

17. – 19. 3. 2017

E-mental´

kaj

Ĉeĥa Esperanto-Junularo

invitas vin partopreni jam la 11-an BIEROn!!!

Inter planataj programeroj estas promeno tra kastelo Náchod, trarigardo de la urbo, vizito de bierfabriko Primátor kun gustumado, ludoj, testo, bunta kutima matenmanĝegado…

nachod

Vendredo la 17-an de marto 2017

Loĝigo: de la 17-a horo.  Pražská 931, Náchod (eniro el Denisovo nábřeží)

18:45 foriro al restoracio Vatikán (Poděbradova 345)

vespermanĝo, testo, ludoj.

Sabato la 18-an de marto 2017

8:00 komuna matenmanĝo

10.00 foriro al Dobrošov (3,5 km)

12. 00 Dobrošov – “Jiráskova chata”  – tagmanĝo

grimapado sur la elrigardturo

dobrosov21

reveno al Náchod (5 km)

15.00 vizito de bierfabriko Primátor

primator

19:00 vespermanĝo – restoracio Vatikán (Poděbradova 345)

Dimanĉo la 19-an de marto 2017

8:00 komuna matenmanĝo

9.30 trarigardo de la urbo

grimpado al la kastelo

Programo estos paŝo post paŝo precizigita

……………………………………..

Kotizo (loĝigo kaj partoprenkotizo):

Pago ĝis la 20-a de februaro 2017:  550,- CZK aŭ 23 EUR.

Pago poste aŭ surloke: 650,- CZK aŭ 26 EUR      

Aliĝilojn sendu kaj informojn pri pagmaniero petu: pismis@volny.cz

………………………………………

Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.

……………………………………..

Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos  grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta!

matenmanĝo

……………………………………..

En la penziono je nia dispono estos malgrandeta kuirejo kun glaciŝranko kaj akvoboligilo.  Sed ne estas tie verŝajne sufiĉe da teleroj, tasoj kaj manĝilaroj, do se eblas, bonvolu kunporti proprajn.

……………………………………..

 

 

2017-02-01 je la 11:43

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 24-an de aprilo 2024 Temo: KRUDAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress