Antaŭkristnaska kolbasumado en Saksio 2016
Antaŭkristnaska kolbasumado
en Saksio 2016
La 3-an de decembro 2016
STOLPEN
E-MENTAL´
KUNLABORANTE KUN DRESDENAJ ESPERANTISTOJ INVITAS VIN PARTOPRENI ANTAŬKRISTNASKAN KOLBASUMADON EN SAKSIO. ĈI FOJE EN BELA URBETO STOLTEN.
![stolpennn](https://www.e-mental.cz/wp-content/uploads/stolpennn.jpg)
Kio atendas vin? Trarigardo de la urbo kaj kastelo, vizito de Kristnaska merkato kaj gustumado de kolbasoj, kafumado…. Kaj precipe renkontiĝo kun amikoj!
Kunveno: Stacidomo Stolpen ĉe biletvendejo je la 10.30
![12321288_10204056639056478_7279806868169405937_n](https://www.e-mental.cz/wp-content/uploads/12321288_10204056639056478_7279806868169405937_n.jpg)
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 6.15 en Masarykovo nádraží ĉe biletvendejo.
Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.
Trajno:
Praha 6.53 – Děčín 8.32
Děčín 8.40 – Sebnitz 9.39
Sebnitz 9.43 – Stolpen 10.20
Vojaĝbileto: Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 2-5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 550 Kč (la bileto validas kaj por la trajno kaj por la buso). Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE.
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de aŭ trans Dresdeno, estas je la 8:20 renkontiĝo en ĉefa stacidomo de Dresdeno ĉe granda anonctabulo antaŭ la subaj reloj.
Trajno:
Dresdeno 8:41 – Pirna 9:03
Pirna 9:11 – Stolpen 9.38
De Lepsiko eblas uzi la trajnon al Dresdeno je 7:00
Reveno laŭ vetero kaj interkonsento de partoprenantoj.
Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz. Same skribu, se vi havas iujn demandojn!
Por partoprenantoj, kiuj bezonus tranoktadon en Prago, eblas proponi lokon en propra dormosako ĉe pragaj Esperantistoj.
2016-08-15 je la 16:05
Komentoj
Komentado ne estas permesita.