Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

16-a BIERo

16-a BIERo

Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo

4. – 6. 10. 2019

Planá u Mariánských Lázní

Inter planataj programeroj estas trarigardo de la bierfabriko Chodovar kun gustumado de loka biero, vizito de Mineja muzeo, promeno tra la urbo Planá, grimpado sur la turo, ludoj, kutima bunta matenmanĝegado…

Vendrede la 4-an de oktobro 2019

De la 17.00 loĝigo – “Domov mládeže” (Bezdružická 728, Planá)

19.00  vespermanĝo – restoracio MES AMIS  (Dukelských hrdinů 105)

interkonatiĝo, ludoj, testo…

Sabate la 5-an de oktobro 2019

8.30 komuna matenmanĝo

9.30 foriro al muzeo

10.00 Mineja muzeo

12. 00  Tagmanĝo – Rybí restaurace   (Náměstí Svobody 41)

14.00 Promeno al Chodová Planá

16.00 vizito de bierfabriko Chodovar

Reveno al Planá u Mariánských Lázní

19.00 Vespermanĝo – Rybí restaurace (Náměstí Svobody 41)

 

Dimanĉe la 6-an de oktobro 2019    

8.00 komuna matenmanĝo

10.00 Promeno al Bohušův vrch

Grimpado sur la turo

Tagmanĝo

Forveturo

– – – – – – – – – – –

Kotizo (loĝigo kaj partoprenkotizo):

Pago ĝis la 1-a de septembro 2019:  550,- CZK aŭ 22 EUR.

Pago poste aŭ surloke: 650,- CZK aŭ 26 EUR

La kotizon sendu al

35-8928170257/0100  (por pagi per kronoj)

aŭ al

IBAN: GB28 REVO 0099 7013 0310 37
BIC: REVOGB21
Nomo: Vlasta Pištíková
(por pagi per EURoj)

Aliĝilojn sendu kaj informojn pri pagmaniero petu: pismis@volny.cz

– – – – – – – – – –

Kiel dum ĉiuj BIERoj, ni havos  grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta.

matenmanĝo

– – – – – – – – – –

Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn en restoracioj pagas ĉiu mem dum la tuta aranĝo. Same enirbiletojn.

– – – – – – – – – –

Por ekskurso al minejo indas havi vestaĵojn taŭgajn por malplialta temperaturo.

– – – – – – – – – –

En la pensiono je nia dispono estos glaciŝranko, mikroonda kuirilo kaj akvoboligilo.  Estas tie iuj teleroj, tasoj kaj manĝilaroj, sed ne estas certe kiom, do se eblas, bonvolu kunporti proprajn.

2019-08-08 je la 12:31

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 24-an de aprilo 2024 Temo: KRUDAĴO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress