Virtuala Kuro por “Paraple”
1. – 30. 6. 2022
Kiel dum pasintaj jaroj ankaŭ nun ni povas helpi al handikapitaj homoj kaj samtempe iom fari reklamon por Esperanto partoprenante karitatan aranĝon – „Virtuala kuro por Paraple“
Kio estas Paraple?
“Paraple” estas centro, kiu helpas al homoj kun paraplegio kaj informas publikon pri ilia vivo.
La aranĝo komenciĝas la 1-an de junio 2022 kaj finiĝas la 30-an de junio 2022. Sed vi povas aliĝi kiam ajn dum la monato ĝis la fino de la aranĝo.
Elektu, ĉu vi volas kuri, paŝi, paŝi kun hundo, bicikli…. Plue elektu celon, kiun vi volus atingi – kiom da kilometroj vi planas atingi dum la tuta tempo. Tute ne gravas, kiom granda via celo estos – decidu laŭ viaj propraj kapabloj. Kaj se hazarde vi ne sukcesus atingi la celon – ne gravas. Gravas, se vi partoprenos kaj helpos!
Baza prezo por partopreni kaj tiel helpi estas 200,- Kč, sed vi povas vian monsumon laŭvole plialtigi.
Ekzemplo por aliĝi:
…
Jam nun vi povs aliĝi kaj la 1-an de junio vi povas komenci kolekti kilometrojn!
Ne forgesu la kilometrojn marki en la paĝaro de la aranĝo,
por ke la grupo ricevu poentojn!
Vi povas dum la tuta monato kontroli, kian poston nun havas nia grupo ESPERANTO!
…
La 21-an de julio okazos solena renkontiĝo en Centro Paraple en , Prago, kie oni anoncos rezultojn de la konkurso.
…
Se vi estas eksterlandano, ankaŭ vi povas helpi. Aliĝu! Partoprenkotizo, per kiu vi helpos al la handikapuloj, estas 200 kč = 8 EUR. Se vi bezonas helpon kun aliĝo, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz