Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Bestĝardeno 2023

BESTĜARDENO 2023

25. – 26. 2. 2023

Prago

TRADICIA ADOPTOFESTO EN LA PRAGA BESTĜARDENO

KUN GRANDA UNUBUŜAĴA KONKURSO…

SABATO LA 25-AN DE FEBRUARO 2023

11.00 –KUNVENO ANTAŬ LA PRAGA BESTĜARDENO

11.10 – LOTUMADO DE LIBERAJ BILETOJ POR LA BONULOJ, KIUJ MONSUBTENIS PORKETON EMIČKA. AĈETO DE BILETOJ POR TIUJ, KIUJ NE GAJNIS BILETON AŬ NE PARTOPRENIS LA LOTUMADON.

ENIRO EN LA BESTĜARDENON

12.00 – KUNVENO SUR “PIKNIKA LOKO” (TIU, KIU ESTAS NOVA, SEKVU IUN “SPERTULON”)

12.00 – 12.30 PREPARO DE LA KONTRIBUAĴOJ POR LA KONKURSO PRI LA PLEJ BONA UNUBUŜAĴO

 

12.30 – TOSTO KAJ KOMENCO DE LA KONKURSO

POST LA KONKURSO “PORKA TORTO”, GUSTUMADO DE GROGO EL “GRIOTKA”, TRANSDONO DE PREMIOJ POR LA PLEJ BONAJ UNUBUŜAĴFARANTOJ

LIBERA TRARIGARDO DE LA BESTĜARDENO

17.00 – KOMUNA VESPERMANĜO – RESTORACIO “U SKŘETŮ” (Milady Horákové 52, Praha 7)

DIMANĈO LA 26-AN DE FEBRUARO  2023

10.00 kunveno en Erhartova cukrárna (Milady Horákové 56, Praha 7)

10.50 kunveno antaŭ la “bowling” ludejo Radava (Milady Horákové 37, Praha 7)

11.00 Komenco de la “bowling” ludo

13.00 Fino de la ludo

Komuna tagmanĝo – restoracio Dim Sum Spot Letná

 

 

 

1. Ne forgesu prepari kaj kunporti kontribuaĵojn por la “unubuŝaĵa konkurso”!!! Valoraj premioj atendas vin! Se eblas, kunportu la unubuŝaĵojn jam pretajn, por ke ni ne perdu tempon atendante ĝis vi finkreos ilin!

2. Kunportu al la bestĝardeno trinkujon por la tostado kaj por la varma “griottrinkaĵo”!!!!

3. Se eblas, kunportu al la bestĝardeno termobotelon kun varmega akvo.

4. Ne hezitu kunporti al la bestĝardeno ŝaŭmvinon por tosti!

5. Loĝigo por la aranĝo ne estas prizorgata, sed vi povas provi kontakti nin (e-mentalprago(ĉe)seznam.cz) kaj ni klopodos trovi modestan loĝigon en propra dormosako ĉe iu membro.

7. Aliĝilon sendu kaj informojn petu ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz

8. Por atingi restoracion “U Skřetů” veturu de la bestĝardeno per buso 112 al Nádraží Holešovice kaj de tie per tramo 12 al haltejo Letenské náměstí.

 

2023-01-03 je la 12:55

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 13-an de marto 2024 Temo: DORSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress