Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

HELPU HELPI 2023

HELPU HELPI 2023

21. 6. 2023

Prago

Venu kun ni jam la dekan fojon partopreni

“Projekton BRIKO”

kaj samtempe fari reklamon por

Esperanto!

“Projekto BRIKO” (ĉeĥe “Akce cihla”), ekzistas jam dudek tri jarojn. Ĝi sukcese helpas al menshandikapuloj integriĝi, ĝi kreas por ili stud- kaj labortrejnadcentrojn.

La subtenon eblas fari pere de aĉeto de briko(j), sur kiu(j) oni povas desegni aŭ skribi laŭplaĉe kaj poste la brikoj estas enmetitaj en simbolan muron, kiu staras ĝuste en tre vigla strato de Prago, kie kaj enlandanoj kaj eksterlandaj turistoj multnombre promenadas kaj faras fotojn.

Ni sur la brikojn desegnas Esperanto-skribaĵojn. Ju pli da mono por la brikoj ni sukcesas kolekti, des pli granda reklamo por Esperanto poste estas en la praga strato videbla.

Pasintjare ni sukcesis kolekti monon por 39 brikoj kaj dum ĉiuj jaroj ni entute jam kolektis monon por 323 brikoj.

 

Kiam? La 21-an de junio 2023 je la 18.00

Kunvenloko: antaŭ la domo en Havířská 2

Kion kunporti? Entuziasmon, ĝojon, kaj monon! 

Unu briko kostas 200,- kronojn / 8 EUR

Se vi ne povas subteni mone, vi tamen venu kaj helpu desegni kaj plibonigi la etoson!!!

Se vi hazarde ne povas veni, sed vi volus subteni, vi povas sendi la monon al la kontoj:

35-8928170257/0100  (por pagi per kronoj)

al banko Revolut

IBAN:

LT17 3250 0478 4048 6190
BIC: REVOLT21
Nomo: Vlasta Pištíková
(por pagi kaj per kronoj kaj per EURoj)
al la pago alskribu vorton Briko kaj vian nomon (se vi ne volas esti sekreta donacanto).

Aŭ vi povas skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz por interkonsenti, kiel transdoni la kontribuaĵon.

:

Post la desegnado sur la brikojn estos komuna vespermanĝo en restoracio Pho Duong Anh.

2023-06-09 je la 11:14

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 22-an de majo 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress