Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Kuro por “Paraple”

La 25-an de majo 2024 okazis en Prago jam la tradicia karitata evento Kuro por “Paraple” por helpi al handikapuloj kun paraplegio, kiun ankaŭ ĉi jare partoprenis membroj de la klubo E-mental’.

Krom la bunta kultura programo okazis simbola 100-metra kuro, kiun E-mentalanoj partoprenis portante grandan Esperanto-flagon.


Dum la evento oni ankaŭ anoncis la rezultojn de la konkurso Virtuala kuro por “Paraple”. Publike estis premiitaj ĉiuj la plej sukcesaj partoprenintoj de ĉiuj kategorioj. Inter ili estis ankaŭ membro de la teamo ESPERANTO Martin Vávra, kiu estis la plej bona piedmarŝanto.

 

La patrono de la evento estas Zdeněk Svěrák, kiu estas Honora membro de E-mental’. Li volonte lasis sin foti kun la grupo. 

2024-05-26 je la 18:40

Komentoj

Komentado ne estas permesita.

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress