Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
zvíř
Ne malridu!
dum ses
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Vetero por la aranĝo Bestĝardeno 2014 mendita!!

Estimata ministro de suno, pluvo kaj ventoj,

mi mendas por tagoj la 28-an de februaro ĝis la 2-an de marto 2014 por Prago kaj proksima ĉirkauaĵo jenan veteron:

slunce

la 28-a de febraro 2014 – vespere

Sennuban ĉielon – se estos suno, vi ricevos specialan kaj  valoran premion!!!        
Temperaturon:  +4 – +6 °C
Rospunkton: +10 – +12 °C
Ozonon  320 D.U. (+8 %, superaveraĝa stato)
BIO-sufiĉas grado 1
Mildan sudan venton de 4 ĝis 11 m/s
Premtendencon ete malaltigantan
Aerhumidecon: 62%
 

La 1-a de marto 2014
Sennuban ĉielon
Brilantan sunon
Temperaturon:  +10 – +15 °C
Rospunkton: +10 – +12 °C
Ozonon  405 D.U. (+9 %, superaveraĝa stato)
BIO-gradon 1
Mildan sudan  venton de 1 ĝis 3 m/s
Premtendencon ete malaltigantan
Aerhumidecon: 55%
 

La 2-a de  marto 2014
Kondiĉojn samajn, nur rapidecon de la vento malaltigu je -4- -2 m/s kaj aerhumideco estu 52,3 %

Bonvolu laŭ la kondiĉoj ĉion prepari! Neniuj viaj kontraŭdiroj kaj elparoloj estos akceptataj, do ne klopodu superflue.  Kompreneble se la kondiĉoj ne estos plenumitaj, vi estos laŭmerite punata kaj de mi kaj de E-mentala popolo.
Dankon jam nun por certe bonege farota laboro!

Diktatorino

2014-02-06 je la 22:38

Komentoj

  1. Jirka 2014-02-06 je 22:48 skribis

    Mi klopodos, preskaŭ ĉio estas solvebla, nur rapida ŝanĝo de aerhumideco inter vendredo kaj sabato povas esti malgranda problemo – sed mi klopodos 🙂

  2. Dyktatorka 2014-02-07 je 8:39 skribis

    Koran dankon jam nun, kara ministro!!! 🙂

Serĉi
Venonta kunveno
La 17-an de julio 2024 Temo: ??? Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress