7-a BIERo
Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo
20. – 22. 3. 2015
PELHŘIMOV
Inter planataj programeroj estas trarigardo de urbo, muzeo de rekordoj, vizito de bierfabriko, ludoj, testo, bunta kutima matenmanĝegado….
——————————————
Vendredo la 20-an de marto 2015
Loĝigo de la 17-a horo – “Ubytovna VOŠ a Střední školy hotelové SČMSD Pelhřimov” (Slovanského Bratrství 1664, Pelhřimov)
19.00 – vespermanĝo – Restoracio “Střepina”
interkonatiĝo, ludoj
Sabato la 21-an de marto 2015
8.00 komuna matenmanĝo
10.00 – ekskurso al presejo
12.00 grimpado sur la turo de preĝejo de sankta Bartolomeo
13.00 tagmanĝo – Restoracio “Popovice”
14.30 – Muzeo de rekordoj
18.00 vespermanĝo – restoracio “Střepina”
Granda gustumada vespero
Dimanĉo la 22-an de marto 2015
8.00 komuna matenmanĝo
10.00 Trarigardo de la urbo kaj a vizito de la vojo de rekordoj.
Tagmanĝo laŭ interkonsento
———————
Kiel dum la 2-a BIERo, kiel dum la 3-a BIERo, kiel dum la 4-a, 5-a kaj ankaŭ dum la 6-a BIERo, ni havos grandajn komunajn matenmanĝojn! Estus bele, se ĉiuj ielmaniere kontribuu, por ke nia matenmanĝo estu denove bunta!
En la penziono je nia dispono estos malgranda kuirejo kun glaciŝranko kaj akvoboligilo. Sed ne estas tie teleroj, tasoj kaj manĝilaroj! Do bonvolu kunporti propran vazaron!
Por la Granda gustumada vespero bonvolu alporti almenaŭ unu specon da biero (po du boteloj) – ne kutimaj specoj estas bonvenaj!
Kotizo (Loĝigo kaj partoprenkotizo):
Pago ĝis la 28-a de februaro 2015: 500,- CZK aŭ 20 EUR.
Pago poste aŭ surloke: 600,- CZK aŭ 22 EUR
Aliĝilojn sendu kaj informojn pri pagmaniero petu: pismis@volny.cz
Komentado ne estas permesita.