Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
hroch
Ne malridu!
fos
E-mental’ ĉe socialaj retoj

17-a Ementala pikniko

17-a Ementala pikniko

la 3-an de septembro 2022

Děčín

E-mental’ kaj germanaj esperantistoj

invitas vin partopreni

la 17-an E-mentalan piknikon en nordokcidenta Bohemio.

Atendas vin promeno tra vojo ĉe kalkoštonaj rokoj , bunta pikniko, kafumado kaj precipe renkontiĝo kun novaj aŭ kun jam konataj amikoj!!!

 

Kunveno: 11. 10 Trajnhaltejo Děčín-Přípeř

Promeno al Dolní Žleb – proksimume 9 km. La vojon eblas pli aŭ malplilongigi laŭ fortoj de partoprenantoj aŭ laŭ la tempo.

Se vetero ne permesos promeni tra la naturo, estos vizito de Děčín.

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago:

Kunveno je la 8.20 en ĉefa stacidomo en Prago ĉe biletvendejo.

Trajnvojaĝo de Prago:

Praha 8.46 – Děčín hl. n. 10. 34

Děčín hl. n. 10.46 – 10.48 Děčín-Přípeř

:

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Germanio: 

Kunveno estas en Lepsiko (ĉefstacidomo kajo 16) je la 7.50 .

Eblas aliĝi ankaŭ en Dresdeno (Dresden-Neustadt 09:37, Gl. 2; Dresden Mitte 09:40 Gl. 2 kaj Dresden Hbf, 09:52).

Ni vojaĝos kune per Sachsen-Böhmen-Ticket. Se vi volas havi lokon en la komuna bileto, bonvolu skribi al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz sufiĉe frue antaŭ la evento! Alikaze vi devos mem zorgi pri via bileto.

……………………………………………..

:

Kion kunporti?

Bonajn promenŝuojn, bonan humoron kaj kompreneble ion por kontribui al la pikniko!!!

Se vi planas  partopreni, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam.cz por scii, kiun kie atendi. Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, voku +420 605 449 502.

2022-06-27 je la 18:06

Komentoj

Komenti

(Ne estos videbligita.)

Serĉi
Venonta kunveno
La 13-an de marto 2024 Temo: DORSO Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress