Adreso por sendi kontribuaĵojn
Adreso por plendi
Ne plendu, estas superflue!
Belulino de la semajno
Pot-bellied_pigs_in_Lisbon_Zoo_2008 (2)
Ne malridu!
nazkataro (2)
E-mental’ ĉe socialaj retoj

Aktualaĵoj

La 28-an de junio 2017 okazis jam la kvara aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas konstrui labortrejnadcentron por handikapuloj, kiu kreskas rande de Prago. (Legi pli…)

2017-07-28 je la 13:49

Ankaŭ ĉi jare membroj de E-mental´vigle partoprenis Someran Esperanto-Studadon en Slovakio. (Legi pli…)

2017-07-24 je la 12:14

La membroj de Emental´ partoprenis la karitatan aranĝon “Kuro por Paraple”, kiu okazis dimanĉe la 18-an de junio 2017 en Prago.  (Legi pli…)

2017-06-20 je la 16:19

Partoprenu kun ni karitatan projekton “Běh pro Paraple“, kies patro estas nia honora membro Zdeněk Svěrák!!! (Legi pli…)

2017-06-13 je la 10:25

Koran dankon al samideano Václav Kaprál, kiu subtenas E-mental´kaj kiu transdonis al ni donacon, por ke ni povu pli agadi. Ni  klopodos uzi ĝin plejeble efike! 

 

 

 

 

 

2017-04-26 je la 15:57

E-mental´havas unuan honoran membron!

La titolon transprenis ĉeĥa verkisto, scenaristo, aktoro kaj precipe unu el patroj de Jára Cimrman,

Zdeněk Svěrák. (Legi pli…)

2017-03-30 je la 13:39

La 11-a BIERo

okazis dum la semajnfino de la 17-a ĝis la 19-a de marto 2017 en Náchod. Internacian etoson ĉi-foje certigis dudek unu partoprenantoj el sep landoj: Ĉeĥio, Germanio, Pollando, Hungario, Slovakio, Svedio kaj Ukrainio. (Legi pli…)

2017-03-23 je la 13:32

La 25-an de februaro 2017 pligrandiĝis registaro de E-mental´!!! Bonvenon novaj certe laboremaj funkciuloj!!!!
2017-03-08 je la 13:29

La 18-an de februaro 2017 E-mental´oficiale prezentis novan  Esperanto-flagon, kiu estas la plej granda en Ĉeĥio.  Kun iom oficiala ceremonieto ĝi estis prezentita dum aranĝo “3-a Tosto por Zamĉjo” en moravia urbeto Litovel. (Legi pli…)

2017-02-20 je la 11:05

Hodiaŭ ni denove plenigis nian “gepatran devon” kaj nia adoptita besteto Emička denove havos manĝaĵon por tuta jaro!!! (Legi pli…)

2017-02-15 je la 13:23
« La antaŭa paĝo La sekva paĝo »
Serĉi
Venonta kunveno
La 11-an de marto 2026 Temo: BAPTO FESTO DE LIBROJ Por partopreni petu informon pri loko ĉe e-mentalprago(ĉe)seznam.cz
Lastaj komentoj
Kopirajto © E-mental Bazigita sur WordPress