La 12-an de septembro 2023 kunvenis tri membroj de E-mental’ (Jan Šebetovský, Vlasta Pištíková kaj Petr Javorik) kun Zdeněk Svěrák kaj transdonis al li Esperanto-subtekstojn por la teatraĵo “Murdo en salona kupeo”.
La 21-an de junio 2023 okazis jam la deka aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas konstrui labortrejnadcentron por handikapuloj, kiu kreskas rande de Prago.