La 12-an de septembro 2023 kunvenis tri membroj de E-mental’ (Jan Šebetovský, Vlasta Pištíková kaj Petr Javorik) kun Zdeněk Svěrák kaj transdonis al li Esperanto-subtekstojn por la teatraĵo “Murdo en salona kupeo”.
La 21-an de junio 2023 okazis jam la deka aranĝo HELPU HELPI, dum kiu esperantistoj de E-mental´aĉetis brikojn por karitata projekto Briko, kiu helpas konstrui labortrejnadcentron por handikapuloj, kiu kreskas rande de Prago.
Dum 25 tagoj – de la 1-a ĝis la 25-a de majo 2023 – 39 esperantistoj aktive partopenis karitatan konkurson “Moviĝante por Paraple” por subteni korphandikapulojn. Ili diligente marŝis, biciklis, kuris… kaj fine ili komune atingis 7468.854 km.
Same kiel dum pasintaj jaroj, ankaŭ ĉi-jare ni povas helpi al handikapitaj homoj kaj samtempe fari reklamon por Esperanto partoprenante karitatan aranĝon “Moviĝante por Paraple!” (Ĝis nun la evento nomiĝis Virtuala kuro por Paraple)
(Legi pli…)